El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Masakron en Nankino neniam forgesas la mondo

| 2016-12-15
Bookmark and Share

 

    La 13-a de decembro 2016 estas la tria memortago de Ĉinio por la viktimoj de la Masakro en Nankino fare de japanaj agresantoj dum la Dua Mondmilito. Je la 10-a horo antaŭtagmeze okazis la nacia memoriga ceremonio en la Memora Halo por Viktimoj de la Masakro en Nankino. Fakte, ne nur ĉinoj memoras tiujn viktimojn, sed ankaŭ tutmondaj popolanoj tion faras per diversaj manieroj pro sia morala konscienco.

 

    La Fonduso Shoah de Usono kolektas atestajn parolojn de postvivantoj pri la Masakro en Nankino

 

 

    En la retejo de la Fonduso Shoah de la Universitato de Suda Kalifornio de Usono troviĝas la paĝaro de la Arkivo por Vida Historio. La arkivo, kiel la monde plej granda dokumentejo pri atestaj paroloj pri masakroj, ekde 2012 faras intervjuojn al postvivantoj de la Masakro en Nankino kaj kolektas iliajn parolojn pri tiu ĉi historio. Per tiuj materialoj oni povas retrovi la historion el la persona vidpunkto de la travivintoj, kaj pro tio la fonduso speciale starigis apartan konservejon. La intervjuoj tuŝas ankaŭ la societuman kaj kulturan vivon de la intervjuitoj antaŭ kaj post la masakro, kaj tio estas grava aldono al la historiaj materialoj nun konservataj en la Memora Halo por Viktimoj de la Masakro en Nankino.

 

    Kanada provinca parlamentano proponis starigi memortagon por la Masakro en Nankino

 

    Laŭ raportoj de kanadaj amaskomunikiloj, provinca parlamentano de Ontario de Kanado proponis, ke la provinco faru la 13-an de decembro la memortago por la viktimoj de la Masakro en Nankino. Se la propono estos aprobita, Ontario fariĝos la unua loko, kiu oficiale kreas memortagon de la masakro inter la regionoj de norda Ameriko kaj Eŭropo.

 

    Franca ekspozicio prezentis la Masakron en Nankino

 

 

    De la 22-a de oktobro ĝis la 15-a de decembro okazis la ekspozicio Komunaj Atestoj: la Masakro en Nankino en Le Mémorial de Caen (la muzeo Memormonumento de Kaeno) en la urbo Kaeno, Francio. La ekspozicio eksponadis la originalojn de dokumentoj skribitaj aŭ faritaj de eŭropanoj kaj usonanoj kiuj estis en Nankino, kiam okazis la terura masakrado. La eksponaĵoj, inkl. de taglibroj, leteroj, oficialaj dokumentoj, fotoj kaj koncernaj videaĵoj, estas atestaĵoj pri tiu ĉi historio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments