El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interreto helpas perdiĝintojn retrovi siajn hejmojn

| 2016-12-15
Bookmark and Share

 

    La 6an de decembro 87-jara Hu Desheng el Meizhou-urbo de Guangdong-provinco perdis sian vojon dum promenado. La retejo Toutiao publikigis anoncon pri perdiĝinto kaj sukcese helpis lin trovi sian hejmon. Li estis la 600a el la perdiĝintoj, kiuj sukcese trovis siajn hejmojn danke al la bonfara programo de la retejo Toutiao.

 

    Estis "koincidoj" por iuj el la 600 perdiĝintoj. 84-jara suferantino de senila demenco en Zhengzhou perdis la vojon. Kiam ŝi trapasis vendo-tablon de akvomelonoj, la vendisto ricevis la anoncon pri serĉado de la perdiĝinto. Mensa handikapulo, alia perdiĝinto en Chengdu, estis sendita al hospitalo. Kiam la deĵoranta kuracisto pensadis kiel kontakti lian familion, li ricevis rilatan anoncon.

 

    La serĉ-anonco, iniciatita en februaro, estas bonfara programo de la retejo Toutiao. Helpe de la interreta tekniko pri preciza lokalizo kaj anonc-elsendo, oni povas pli facile retrovi la perdiĝintojn.

 

    Donitaĵoj montras, ke pro la retaj anoncoj, la kvanto de retrovitaj perdiĝintoj kreskis de 13,5% al 15,1%, kaj la daŭro por retrovo de 100 perdiĝintoj multe mallongiĝis. Pasis 150 tagoj de la retrovo de la unua perdiĝinto ĝis la centa. La daŭro por retrovo de la 500a perdiĝinto ĝis la 600a estis mallongigita ĝis 20 tagoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments