El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio procesis kontraŭ Usono kaj Eŭropa Unio pri rimedo de surogat-lando

| 2016-12-14
Bookmark and Share

    Laŭ raporto de la retejo de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, en la 12a de decembro Ĉinio komencis la proceson kontraŭ Usono kaj la Eŭropa Unio, kiuj aplikis la rimedon de surogat-lando en antidumpinga enketo kontraŭ Ĉinio, postulante diskuton en la kadro de la Monda Organizo pri Komerco (MOK).

 

    Proparolanto de la ministerio diris, ke la artikolo 15 de la Protokolo pri Membriĝo de Ĉinio al MOK permesas, ke aliaj membroj de MOK povas alpreni la rimedon de surogat-lando en antidumpinga enketo kontraŭ Ĉinio, tamen ĝi difinas, ke la kondiĉo devas esti finita post 15 jaroj de la membriĝo de Ĉinio al MOK, nome en la 11a de decembro 2016. Pro la alveno de la limdato, membroj de MOK devas ĉesigi la rimedon de surogat-lando kontraŭ Ĉinio laŭ la artikolo 15 de la protokolo. Tio estas la internacia devo por ĉiuj membroj de MOK.

 

    La proparolanto atentigis, ke antaŭ tio Ĉinio jam serioze komunikiĝis kun koncernataj membroj de MOK en duflankaj kaj plurflankaj okazoj, urĝante ilin plenumi sian devon kaj ĉesigi la rimedon de surogat-lando en la difinita tempo. Bedaŭrinde, Usono kaj la Eŭropa Unio neniam plenumis sian devon ĝis nun. Ili estis du el la membroj de MOK, kiuj plej ofte alprenis antidumpingajn rimedojn kontraŭ Ĉinio, kaj donis severan baton al la eksporto kaj dungado de koncernaj ĉinaj industrioj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments