El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli da kamparanoj televidas satelite

| 2016-12-14
Bookmark and Share

 

    Pli ol 100 milionoj da kamparaj familioj en Ĉinio povas ricevi televidajn kaj disaŭdigajn programojn per satelito. Ĝis la 8a de decembro la nombro de tiuj familioj kalkuliĝis al 104,78 milionoj.

 

    La informo estis publikigita en la tutlanda kunveno pri plibonigo de rektbrodkasta satelito kaj ĉi-rilataj servoj, okazigita de la Ŝtata Administracio de Gazetaro, Publikaĵo, Radio, Filmo kaj Televido en la 13a de decembro en Lanzhou, ĉefurbo de Gansu-provinco. Yang Yiman, ĉefo de la centro de rektbrodkasta satelito en la administracio, diris: "La nombro de satelit-uzantoj superis 100 milionojn da familioj, kaj la projekto Aliro al Ĉiuj Vilaĝoj estas la monde plej grandskala sistemo de rektbrodkasta satelito." La projekto, komencita en 1998, celas nuligi sensignalajn regionojn kaj solvi la problemon pri malfacila ricevo de televidaj kaj disaŭdigaj programoj en la kamparo.

 

    En ĉi tiu jaro Ĉinio komencis efektivigi la plibonigitan projekton, nome Aliro al Ĉiuj Familioj. En la dua fazo de la projekto, 15 provincoj antaŭenigis la projekton, kaj pro tio ĉi-jare 39,82 milionoj da familioj ekricevis televidajn kaj disaŭdigajn programojn. Yang diris, ke ĝis la 8a de decembro la satelitservo kovris pli ol 420 mil administraciajn vilaĝojn en la tuta lando.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments