Malfermiĝis en Xi'an la 15-a Internacia Muzik-festivalo
Vespere de la 10-a de decembro la 15-a Internacia Muzik-festivalo estis malfermita en Xi'an per la ludo de la Rusa Nacia Orkestro kaj tiu de rusa pianisto Mikhail Vasilievich Pletnev.
Laŭ raporto, dum la 50-taga festivalo kun la temo "Arto ŝanĝas urban estontecon" prezentiĝos pli ol 30 programeroj, kiaj koncerto de la Hungara Nacia Filharmonia Orkestro por la novjaro 2017, la opero Geedziĝo de Figaro, la klasika muzikaĵo Sono de Muziko de Broadway (ĉina versio) kaj aliaj programeroj simfoniaj, operaj, teatraj, ĵazaj kaj aliaj 4-specaj. Kaj samtempe okazos ankaŭ prelegoj kaj salonoj pri artoj, surplacaj prezentadoj por popolamasoj kaj tiel plu.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat