El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis jarkunveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio

| 2016-12-13
Bookmark and Share



    La 11-an de decembro, 2016, Tianjin-a Esperanto-Asocio okazigis sian jarkunvenon. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 40 personoj, inkluzive de invititaj gastoj el Pekina Esperanto-Asocio (PEA), esperantistoj el Ŝanhajo kaj membroj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio. Han Daqiang, vicĝenerala sekretario de la asocio, prezidis la jarkunvenon.

 


 


    Sinjorino Luan Huiqin, prezidanto de la asocio, faris resumon pri la laboroj de la asocio en 2016, kaj prezentis la laborplanon por 2017. Ŝi esperas, ke en la venonta jaro, la socio daŭre klopodos por disvastigi Esperanton, lernos spertojn de E-asocioj en aliaj provincoj kaj urboj, kaj plu altigos la nivelon de E-instruado por ke la asocio estu eminenta.

 


 


    Sinjoro Gao Chengyuan faris prelegon kun la titolo "Esperanto kaj Akademia Esplorado". Laŭ la de si mem verkita libro Akvo-fajro Kategorio kaj Ĉina Civilizacio, li eksplikis la intertuŝon de la kulturoj orienta kaj okcidenta. Sinjoro Cao Baozhu prelegis sub la titolo "Kiel ludi Esperantan Rolon por Servi al la propono de Ĉinio 'La Zono kaj Vojo'". Lin Lisha (Lisa) faris prelegon titolitan "Interreto: Nova Espero por Esperanto", ŝi diskonigis la specialan rolon de la interreto en lernado de Esperanto. La prelego de sinjorino Yu Jianchao, nove elektita prezidanto de PEA, kun la temo "Antaŭeniri Senlime", helpis la ĉeestantojn pli profunde koni Tibor Sekelj. Sinjro Han Zuwu, laŭ sia multjara sperto en fremdlingva instruado, prelegis kun la titolo "Pensoj pri E-instruado al Ĉinoj".

 


 


    Yu Jianchao partoprenis en la jarkunveno kaj faris gratulparolon.

 


 


    Por respondi la proponon de ILEI pri kuna voĉlegado de la poemo "Je kies nomo?" de Tibor Sekelj en la 15-a de decembro, la Tago de Libroj kaj Zamenhofa Tago, post la jarkunveno, kelkaj homoj partoprenis en filmadon de voĉlegado por alvoki, ke oni ofte legu kaj spertu la riĉan E-kulturon.

 

Raportita de Lin Lisha (Lisa)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments