Japanaj laborantoj de amaskomunikiloj vizitis Ĉinion
De la 4-a ĝis la 11-a de decembro japanaj laborantoj de amaskomunikiloj vizitis Ĉinion.
La delegacio konsistanta el 37 laborantoj de japanaj amaskomunikiloj estis dividita en du grupojn, la unua grupo havas la temon "Disvolvo per renovigo" kaj la dua -- "Verda disvolvo". Post vizitado en Pekino, la membroj de la unua grupo vojaĝis al la urboj Kantono kaj Shenzhen en la provinco Guangdong, kaj tiuj de la dua grupo al la provinco Guizhou.
La ĉi-foja aktivaĵo, organizita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj gastigita de la redakcio de El Popola Ĉinio de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, celas, ke per siaj propraj spertoj en Ĉinio, tiuj vizitantoj diskonigu al Japanio kaj al la mondo la veran disvolv-staton de Ĉinio, kaj akcelu la amikajn interŝanĝojn kaj komunikadon inter la du landoj.
Vizito en la kompanio Huawei
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat