El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksvalidiĝis rimedo de surogat-lando kontraŭ Ĉinio

| 2016-12-12
Bookmark and Share

 

     Laŭ la artikolo 15 de la Protokolo pri Membriĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), la rimedo de "surogat-lando", alprenita de iuj membroj de MOK en antidumpinga enketo kontraŭ Ĉinio, eksvalidiĝis en la 11a de decembro. De tiam la membroj de MOK ne povos plu uzi la prezojn de tria lando por kalkuli antidumpingan nivelon kontraŭ ĉinaj eksportoj.

 

    Alistair M. Michie, brita fakulo pri ĉina-eŭropaj rilatoj, diris: "Laŭ reguloj de la Monda Organizo pri Komerco, la rimedo de 'surogat-lando' devas esti finita en la 15a datreveno de la membriĝo de Ĉinio al MOK."

 

    La 11an de decembro 2001 Ĉinio membriĝis al MOK, farante sin ĝia 143a membro. Samtempe validiĝis la Protokolo pri Membriĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco. Laŭ la artikolo 15, en iuj okazoj, membroj de MOK povas uzi la statuton de "surogat-lando" por juĝi, ĉu ĉinaj produktantoj agis dumpinge. Dum la 15-jara transiro de post la membriĝo de Ĉinio al MOK, membroj de la organizo povas uzi tiun ĉi artikolon por decidi, ĉu preni kontraŭdumpingajn rimedojn kontraŭ ĉinaj firmaoj.

 

    La artikolo 15 difinas ankaŭ, ke la kondiĉo estos finita post 15 jaroj de la membriĝo de Ĉinio al MOK. Tial ekde la 11a de decembro la rimedo de "surogat-lando" kontraŭ Ĉinio perdos leĝan subtenon de la multflanka kadro.

 

    En la pasintaj 15 jaroj, pli ol 80 membroj de MOK rezignis la rimedon de "surogat-lando" kontraŭ ĉinaj eksportoj, tamen Usono, Eŭropo kaj Japanio uzas plu la diskriminacian rimedon.

 

    La 9an de novembro la Eŭropa Komisiono prezentis al la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Konsilio peticion pri revizio de kontraŭdumpinga leĝo. Ĝi proponis nuligi la liston de "landoj ne-merkat-ekonomiaj" kaj uzi la koncepton kaj normon de "merkata distordo" anstataŭ tiujn de "ne-merkata ekonomio" por atingi la originalan celon.

 

    Usono kaj Japanio rekte ligas "merkat-ekonomian statuson" de Ĉinio kaj nuligon de la rimedo de "surogat-lando", dirante, ke nun membroj de la organizo ne devas doni al Ĉinio la "merkat-ekonomian statuson", sed devas daŭrigi la rimedon de "surogat-lando" kontraŭ Ĉinio.

 

    La 9an de decembro, Shen Danyang, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Komerco, diris, ke Ĉinio firme oponas la decidon.

 

    Li emfazis, ke Ĉinio alprenos necesajn rimedojn, laŭ reguloj de MOK, kontraŭ kelkaj membroj de MOK, kiuj ankoraŭ aplikas la rimedon de "surogat-lando" kontraŭ Ĉinio, por protekti siajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments