El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova usona ambasadoro al Ĉinio: malnova amiko de la lando

| 2016-12-09
Bookmark and Share

 

    Laŭ funkciulo de la transira teamo de usona prezidento-elektito Donald Trump, Terry Branstad, nuna ŝtatestro de Iovao kaj "malnova amiko" de ĉina prezidanto Xi Jinping, jam akceptis la nomumon fare de Donald Trump kiel nova usona ambasadoro al Ĉinio. La 7-an de decembro la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio asertis, ke Terry Branstad estas "malnova amiko de la ĉina popolo" kaj oni bonvenigas lin ludi pli gravan rolon por antaŭenigi disvolviĝon de la ĉina-usonaj rilatoj.

 

    Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, rimarkigis ke usona ambasadoro al Ĉinio estas grava ponto, kiu ligas la ĉinan kaj usonan registarojn. Senkonsidere al tio, kiu servas en tiu posteno, Ĉinio volas daŭre kunlabori kun tiu persono kaj promocii la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ĉina-usonaj rilatoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments