Manĝebla vilaĝeto en Hungario: domoj faritaj el spickukoj

| 2016-12-08
Bookmark and Share

    Lastatempe la vilaĝanoj de la vilaĝo Geresdlak, Hungario, "rekonstruis" sian vilaĝon per la modeloj el 45 kilogramoj da faruno, 20 kilogramoj da sukero kaj 100 ovoj. La modeloj estas manĝeblaj, kaj fakte tio estas eŭropa kutimo: fari dometon el spickuko (Gingerbread house) en Kristnasko.

 


La modelaro de la vilaĝo Geresdlak fotita en la 5-a de decembro
 


En la kunmetita bildo, supre vidiĝas la spickuka preĝejo, kaj sube la vera preĝejo.
 


Supre videblas la modelo de la strato, dum sube estas la reala sceno.
 


En la supra foto estas la modelo de observa turo, sube estas la vera turo.
 

    La vilaĝo Geresdlak apartenas al la departemento Baranya en suda Hungario. Ĝi estas vasta je 25.28 kvadrataj kilometroj. En Geresdlak troviĝas kelkaj vidindejoj kun la baroka stilo, pleparte preĝejoj. Por fari la modelojn la vilaĝanoj senĉese bakis spickukojn en la pasinta monato. La konsumita tempo ebligis al ili reprodukti eĉ la plej malgrandajn detalojn de la domoj.

 

 

    Spickuka domo estas dom-modelo farita el spickuko kiel festa ornamaĵo por Kristnasko. Oni uzas diversajn manĝaĵ-materialojn por fari la dometojn. La plej ofte vidataj dometoj estas faritaj el modlitaj spickukoj, kaj oni ankaŭ aldonas bombonojn aŭ sukererojn por plibeligi la dometon. Krom la aĉeteblaj en vendejoj, la dometoj ankaŭ estas farataj de infanoj antaŭ Kristnasko kun la helpo de iliaj gepatroj kiel festa kutimo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments