El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: la hejmlando de la plej granda nombro da fremdlandaj studentoj en Britio

| 2016-12-08
Bookmark and Share

 

    En la 6-a de decembro en Ŝanhajo okazis la Ĉina-Brita Forumo pri Baza Edukado. Ĝi estis unu el la akompanaj aktivecoj de la 4-a kunveno de la Ĉina-Britaj Alt-nivelaj Kulturaj Dialogoj. La temo de la ĉi-foja forumo estas "plialtigo de la kvalito de edukado per kunlaboroj inter Ĉinio kaj Britio".

 

    Laŭ raporto, la plej granda nombro da fremdlandaj studentoj en Britio venas el Ĉinio, kaj en Britio estas la plej granda nombro da Konfuceaj Institutoj kaj Konfuceaj Kursejoj tra la tuta Eŭropo. Laŭ la principoj de la Ĉina-Britaj Alt-nivelaj Kulturaj Dialogoj, 59 kontraktoj estas jam subskribitaj kaj granda progreso estas farita en kunlaboroj de la du landoj en naŭ kampoj kiaj edukado, kulturo, scienc-teknologio, kuracado, sportoj, amaskomunikiloj, junuloj, turismo kaj interregionaj kunlaboroj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments