El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Konkurso por paĝaro pri Zamenhof

| 2016-12-07
Bookmark and Share

 

    UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017.

 

    Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof.

 

    Kion?

 

    La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof.

    La retejo celas enkadriĝi en la iniciatoj rilataj al la Zamenhof-Jaro, sed ankaŭ esti uzebla post 2017 kiel ĉefa informejo pri Zamenhof. Tial, ni antaŭvidas ke post la lanĉo de la retejo la laboroj daŭros la tutan jaron, sekvantan la okazaĵojn rilate al la Zamenhof-Jaro.

 

    Kia ĝi estu?

 

    La strukturo estu tia, ke:

    ĝi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo

    ĝi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.

 

    Rilate al la aspekto, ni konsideros:

    la ĝeneralan belecon kaj agrablecon

    la implicitajn mesaĝojn: moderneco, diverseco, amikeco

 

    La informoj en la retejo estu:

    bone organizitaj

    allogaj, detalaj - ja ni celas ĝin kiel ĉefan informejon pri Zamenhof

    diversaj (filmetoj, fotoj, tekstoj)

 

    La administrado estu:

    farebla por ne-komputilistoj

    facile ĝisdatigebla (ni atentu pri sekureco)

    diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn rajtojn

    facile tradukebla

 

    La retejo estu optimumigita por serĉiloj:

    la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj

 

    Pri tekniko:

 

    La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6), ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.

    Se la retejo uzas Drupal, prefere uzu 8.1.x

    Se la retejo uzas Wordpress, prefere uzu 4.6.x

    Se la retejo uzas Joomla, prefere uzu 3.6.x

    Se la retejo uzas symfony, prefere uzu 2.7.x

    Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.

 

    Reguloj:

 

    La limdato por prezenti vian proponon estas la 12-a de decembro je la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.

 

    La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.

 

    La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkciantan, adaptitan al la petoj de la Estraro, kaj pretan por ricevi nacilingvajn versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto

 

    Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al zamenhofjaro100@gmail.com

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments