El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj: tutglobaj investantoj estas optimismaj pri la perspektivo de la ĉina ekonomio

| 2016-12-06
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la retejo http://www.cankaoxiaoxi.com/ en la 21-a de novembro, fremdlanda amaskomunikilo konstatis, ke antaŭ unu jaro iuj homoj donis seriozan averton, ke pli kaj pli ŝvelaj entreprenaj depruntoj de Ĉinio kaj la tendenco de malrapidigo de ekonomia kreskado kaŭzos ekonomian ŝtormon. Nun tutglobaj investantoj povas kviete rigardi la perspektivon de Ĉinio kiel la plej granda ekonomio en Azio.

 

    La brita novaĵ-agentejo Reuters raportis en la 17-a de novembro, ke en ĝia pintkunveno pri tutgloba investa perspektivo, reprezentantoj de tutglobaj pintaj administraj korporacioj de aktivoj kaj strategiistoj pri investo diris, ke ili estas optimismaj pri la perspektivo de la ĉina ekonomio. La kreska rapideco de la ĉina ekonomio tenis la nivelon de 6.7% en la sinsekvaj tri trimestroj kaj la nerepreneblaj alpruntoj de bankoj tendencas al stabileco.

 

    Ĝis nun, tiu pli kaj pli optimisma sinteno ne estas influita de elektiĝo de Donald Trump kiel usona prezidento.

 

    La entreprenaj depruntoj de Ĉinio kalkuliĝis al 18 duilionoj da usonaj dolaroj, egale al 169% de la malneta enlanda produkto. Tio ankoraŭ estas serioza problemo. Tamen laŭ investantoj, la ĉina registaro havas sufiĉajn monrezervojn por traktado, kaj eĉ eventuale ŝtatigos pli multajn negocojn de bankoj laŭbezone.

 

    "La ŝulda skalo de la ĉina ekonomio rapide kreskas. Tio estas nedubebla," Mark Konin, ĉefa oficisto de la Amerika Internacia Asekuro pri investo, diris: "Kun multaj valoraj aktivoj, Ĉinio povas fari ŝuldo-akciajn interŝanĝojn, kaj ni estas optimismaj pri longtempa perspektivo."

 

    Ankaŭ Trevor Gretham el la Reĝa Havaĵa Administracio de Londono estas optimisma pri la perspektivo de Ĉinio. Li diris: "Ni ne opinias, ke entreprenaj depruntoj estas problemo, speciale en la situacio ke ekonomiaj aktivaĵoj bone disvolviĝas. Ĉinio rapidigas rapidecon de la ekonomia kreskado."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments