Ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj en Nov-Zelando

| 2016-12-06
Bookmark and Share

Vizitantoj dum spektado de la lerteco pri pastomodlado en Velingtono, la 3-an de decembro
 

    La 3-an de decembro en la Nacia Muzeo de Nov-Zelando inaŭguriĝis ekspozicio de nemateriaj kulturaj heredaĵoj el Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio. Dum la ekspozicio kune aranĝita de la Kultura Centro de Ĉinio en Nov-Zelando kaj Liaoning-a Kultura Departemento, heredantoj de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj montras al vizitantoj lertecon pri farado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj por ke nov-zelandaj popolanoj spertu ĉinan tradician kulturon.

 


Li Fengyan, artisto pri sukerpentraĵoj kaj heredanto de nemateria kultura heredaĵo, en farado de sekurpentraĵo kune kun infano-vizitanto, en Velingtono, la 3-an de decembro
 

    La eksponaĵoj temas pri manĉuraj papertondaĵoj el la regiono Yiwulu-monto, ŝnurnodoj el okcidenta Liaoning, pastfiguretoj el la urbo Jinzhou, sukcenskulptaĵoj, sukerpentraĵoj kaj aliaj reprezentaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En la sama tago kvin heredantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj prezentis al vizitantoj siajn lertecojn, kaj iliaj verkoj, ĉu interesaj kaj bongustaj sukerpentraĵoj, aŭ vivisimilaj pastfiguretoj, allogis amason da vizitantoj.

 

    Laŭ konigo, oni aranĝos tiun ekspozicion en lernejoj, bibliotekoj kaj aliaj lokoj de Velingtono por montri al pli multaj homoj la ĉarmon de ĉina tradicia kulturo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments