El Popola Ĉinio>头条新闻>

Neĝskulptaĵa parko malfermita al la publiko

| 2016-12-05
Bookmark and Share

 

    La 28an de novembro estis malfermita la neĝskulptaĵa parko en Mohe de Heilongjiang, la plej norda provinco de Ĉinio. Ĝi altiris multajn turistojn en la pasinta semajno.

 

    Post dusemajna preparado, la parko havas ses temojn: Mondo de Kristnasko, Vilaĝo de Kristnasko, Beboj de Kristnasko, Kiso de Kristnasko, Neĝulino kaj Domo de Kristnasko. Interalie la plej granda verko Mondo de Kristnasko longas je 40 metroj kaj altas je 12 metroj. La skulptaĵoj, aŭ grandiozaj aŭ amuzaj, revivigas la fabelojn kaj kreas ĝojan atmosferon de Kristnasko.

 

    Laŭ respondeculo de la parko, tie neĝas frue kun granda kvanto kaj bona kvalito, kaj la parko funkcios ĝis la venonta aprilo. La vizitantoj povas ĝui la fabelajn vidindaĵojn.

 

    Krom delikataj skulptaĵoj, la Arkta Vilaĝo okazigos ankaŭ la festivalon de vintr-solstica kulturo, sportludojn, kampadon kaj konkurson de tubdanco inter la 19a kaj la 26a de decembro por tiu norda karnavalo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments