El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ceremonio por la mila tago retrokalkule antaŭ Basketbala Mondpokalo

| 2016-12-05
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 4a de decembro en Huiyuan-centro de Wukesong-a Stadiono en Pekino okazis ceremonio por la mila tago retrokalkule antaŭ la Basketbala Mondpokalo de la Internacia Basketbala Federacio. Tio markis, ke la preparado por la konkurso eniris novan fazon. En la ceremonio Yao Ming estis elektita kiel la unua oficiala bonvola ambasadoro de la konkurso.

 

    La Basketbala Mondpokalo, antaŭe nomata Monda Basketbala Ĉampionado ekde 1950, estas la plej altnivela konkurso de la Internacia Basketbala Federacio. Estas la unua fojo, ke ĝi okazos en Ĉinio. Entute 32 teamoj partoprenos en la konkurso, la plej grandskala en la historio. Kiel teamo de la gastiganta lando, la ĉina teamo aŭtomate akiris la kvalifikecon por la partopreno. En la pasinta aŭgusto Ĉinio akiris la rajton gastigi la konkurson, kaj la konkurson gastigos entute ok ĉinaj urboj, nome Pekino, Ŝanhajo, Nankino, Wuhan, Kantono, Shenzhen, Foshan kaj Dongguan.

 

    La organiza komitato baldaŭ publike petos dezajnon de maskoto kaj slogano de la konkurso, kaj publikigos emblemon de la konkurso, okazigos ceremonion de lotado por grupa konkurso, elektos aliajn bonvolajn ambasadorojn, kaj organizos junulan mondpokalan konkurson en kelkaj gastiganto-urboj por grandigi la influon de basketbalkonkurso kaj veki entuziasmon de loĝantoj pri tiu ĉi sporto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments