La ĥoro de la Ĉina Nacia Operejo kantis en la 8-a Internacia Festivalo de Simfonia Muziko en Alĝero
La 4-an de decembro, la ĥoro de la Ĉina Nacia Operejo prezentis la faman ĉinan popolkanton Jasmeno en la 8-a Internacia Festivalo de Simfonia Muziko, okazigita en Alĝero, Alĝerio.
La muzika festivalo ĉiujare okazas en Alĝerio, kaj fariĝis grava loka aranĝo por kulturaj interŝanĝoj. La ĉi-foja muzika festivalo daŭris de la 30-a de novembro ĝis la 4-a de decembro, kaj en ĝi partoprenis muzikistoj el 14 landoj kaj regionoj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments