El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fundamente malebligis propagon de HIV per transfuzo

| 2016-12-02
Bookmark and Share

 

    La unua de decembro estas la Monda Tago de Aidoso. Ĉi-jare ĝi havas la temon "kune preventi HIV (homa imunonesufiĉestiga viruso)". Wang Guoqiang, vic-direktoro de la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, diris en la propagando pri prevento de HIV, ke Ĉinio akiris rimarkindan rezulton en preventado kaj kuracado de aidoso. Ĝi fundamente malebligis disvastigon de la viruso per transfuzo kaj efike malhelpis la propagon per narkotaĵa injekto kaj patrina mamnutrado, kaj pro tio la mortokvanto pro tiu malsano evidente malkreskis.

 

    Laŭ la taksado de la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, programo de UN pri Aidoso kaj la Monda Organizo pri Sano, ĝis la fino de 2015 Ĉinio raportis 850 mil kazojn de HIV-infektitoj kaj aidosuloj, kaj la kvanto de infektiĝo estis 0,06%. Ĝenerale la malsano restas en malaltepidemia stato.

 

    Wang Yu, direktoro de la Ĉina Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj, diris, ke unue, 90% de la nove raportitaj kazoj estis infektitaj per seksumo, kaj la epidemio disvastiĝas de facile infektitaj homoj al ordinaraj homoj; due, la uzado de novaj sociaj mediatoj pliigas kaŝitecon de la konduto de aidosuloj, kaj ofta migrado de loĝantoj aldonas malfacilojn al la preventado; kaj trie, ne sufiĉas la propagando pri preventado de aidoso en iuj regionoj, tial preskaŭ triono da infektitoj kaj aidosuloj ne scias pri sia malsano.

 

    Aidoso estas grava problemo pri publika sano en la mondo. Lastatempe raportisto informiĝis el la Ĉina Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj, ke ĝis septembro 2016 Ĉinio raportis 654 mil kazojn de HIV-infektitoj kaj aidosuloj, kaj la nombro de mortkazoj atingis 201 milojn. Seksumo estas la ĉefa vojo de la propagiĝo. En la antaŭaj naŭ monatoj de la kuranta jaro, 94,2% de la nove raportitaj kazoj temis pri infektiĝo per seksumo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments