El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bela librovendejo sur la insulo Gulangyu

| 2016-11-30
Bookmark and Share

 

    Antaŭ nelonge, la centjara vilao, kun valoro de pli ol 100 milionoj da juanoj, sur la insulo Gulangyu en la urbo Xiamen, Fujian-provinco de Ĉinio, estis transformita en librovendejon. Dum du monatoj post sia malfermiĝo, ĝi estis vizitita de Bei Dao, Shu Ting, Liao Weitang, Kim Te Seong kaj aliaj famaj erudiciuloj ĉinaj kaj alilandaj. Legantoj el diversaj lokoj, portantaj mapon en la mano, serĉas la "numeron 21 ĉe la strato Zhonghua", sidejo de la librovendejo. Kia sperto estas legi librojn kaj trinki teon en la kvieta librovendejo sur la insuleto, kiu akceptas meznombre kelkdek milojn da vizitantoj tage.

 

 

    La klasika konstruaĵo en stilo de la brita periodo Viktoria, okcident-stila domo kaj ĝardena korto aspekte ne havas diferencon kun fremdaj landoj. Tamen krom konstrua stilo, pli atendita estas la interŝanĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj en ĝia interno. En la korto verdaj plantoj estas aranĝitaj en estetika senordeco kaj donas al homoj belan sperton de kulturo kaj arto.

 

 

    Laŭ konigo de rilata laboranto, la librovendejo estas trietaĝa konstruaĵo. La unua kaj la dua etaĝoj servas kiel libro-ekspoziciejoj, kaj la tria -- kiel multmedia kunvenejo. Ĉirkaŭ la ĉefa halo estas koridoro ĉe fenestroj, kie troveblas tabloj kaj seĝoj por legado kaj ripozo. En la librovendejo estas ankaŭ eksponejo de bildlibroj por legado de infanoj.

 

 

    En la librovendejo kolektiĝis pli ol 20 mil ĉinlingvaj libroj de pli ol 10 mil specoj. En la librovendejo ne mankas te-trinkejo. Ĝi sendube estas bona loko por legado kaj te-gustumo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments