Okazis jarkunveno de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio
La 27-an de novembro okazis la jarkunveno de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio. Xiao Ke, prezidanto de la konsilantaro de la asocio, faris raporton pri la laboroj en 2016, Wang Zhiyi, Ma Jianmin kaj Zhang Jianjun, vicprezidantoj de la asocio, kaj Bai Risheng, ĝia ĝenerala sekretario, prezentis siajn proponojn pri laboroj en 2017.
Sinjorinoj Kang Li, nove elektita vicprezidanto, kaj konsiliano Liang Lina, per PPT, raportis pri la 8-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta en Quanzhou de Ĉinio. En la kunveno oni decidis, ke, ekde 2017, ĉiu-jare la asocio monsubtenos 1-2 studentojn por ilia partopreno en enlanda kaj internacia kongresoj de Esperanto.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat