El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rara kavernaro trovita en Shaanxi, Ĉinio

| 2016-11-25
Bookmark and Share

 

    En Hanzhong de Shaanxi-provinco estis malkovritaj 49 kavernoj. Interalie, 31 estas ordinaraj, 17 grandaj kaj unu (Quanziya-kaverno profunda je 380 metroj kun diametro de 520 metroj) grandega. Antaŭ tio, 130 similaj kavernoj en la mondo estis trovitaj kaj konfirmitaj, kaj pli ol 90 el ili troviĝas en Ĉinio. Hanzhong kun 49 kavernoj estas en la antaŭa vico ĉi-rilate en la mondo.

 

    Kaverno formiĝis pro solviĝo de kalkŝtono kaj kolapso de roktavoloj, estigitaj de erozio de subtera rivero dum milionoj da jaroj de geologia movado.

 

 

    Ĝenerale tiaj kavernoj situas inter 24-31 gradoj de la norda latitudo kaj ĉirkaŭ 20 gradoj kaj de la norda kaj de la suda latitudo. La kavernoj en Hanzhong situas inter 32-33 gradoj de la norda latitudo, plej norda situo, kie troviĝas karsta landformo en Ĉinio.

 

    "Studo pri formiĝo, kondiĉoj kaj evoluado de kavernoj havas sciencan valoron por kompara analizo de antikva geografia medio kaj klimata ŝanĝo de Ĉinio kaj eĉ de la mondo," diris Liu Tongliang, estro de Instituto de Karsta Geologio sub la Ĉina Akademio de Geologiaj Sciencoj.

 

    "Estas malofte en la mondo, ke en zono longa je pli ol 200 kilometroj troviĝas tiom grandaj kavernoj." Liu aldonis, ke "ĉi tiu malkovro plenigas la breĉon de la monda esplorado pri karsta geologio kaj pliigas originalajn specimenojn por biologia studado."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments