La unua montgrimpado en Pekino

| 2016-11-24
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    Post mia eklaboro en Pekino, jam kelkajn fojojn ĉina amiko proponis al mi kune montgrimpi. Mi vere ŝatas montgrimpadon kaj ankaŭ en Koreio ĝuis tion kutime unu fojon en monato kun geamikoj. Pro tio ankaŭ en Pekino mi volis trovi geamikojn, kiuj ŝatas montgrimpadon. Sed ekzistas problemo, ke ili kutime montgrimpas en dimanĉo. Mi ne kuraĝis montgrimpi kun ili ĉar la montgrimpado en dimanĉo povus doni malbonan influon al la laboro de lundo.

 

Kune kun la malnova esperantisto-amiko
 

    Xiangshan, unu el la montoj plej proksimaj de la urbocentro de Pekino

 

    Sed ĉi-foje mi decidis partopreni la montgrimpadon pro du kialoj: unue, ĉar unu malnova amiko, esperantisto, ankaŭ jam decidis kune montgrmpi, kaj due, ĉar jam mi tri aŭ kvar fojojn malakceptis liajn proponojn. Pro tio mi iom sentis pardonemon kaj do mi finfine jesis al li.

 

    Malsame ol la sabata vetero pura kaj hela, en tiu dimanĉo la ĉielo grizis de la mateno. Je la 9-a horo, ĉiuj montgrimpontoj atingis la poŝtoficejon de Xiangshan. Totale 21 homoj. Sufiĉe multaj homoj kune montgrimpados. Mia amiko diris, ke ili kutime sep- aŭ okope montgrimpas sed hodiaŭ ili havas specialan ludon kaj pro tio invitis pli multajn geamikojn.

 


Jen la tuta grupo.
 

    Kvaronon post la 9-a horo ni komencis montgrimpadon post simplaj sinprezentoj kaj salutoj. Kvankam la vetero estis ne tre bona, tamen la vojoj, kiuj kondukas al la pinto de la monto Xiangshan, plenplenis de homoj. Nia grupo, gvidata de unu veterana montgrimpanto, kiu preskaŭ ĉiusemajne vizitas la monton, tuj eniris vojeton, kiun nur malmultaj veteranoj sicas.

 

    Kvankam la vetero en la mezo de novembro estis malvarma, tamen ni ĉiuj ne longe post la ekgrimpado komencis ŝviti. La zigzaga kaj kruta vojeto kun altaj herboj kaj branĉoj de arboj tuj lacigis nin. Ni kelkfoje ripetadis montgrimpadon kaj ripozeton kaj fine atingis la duan plej altan lokon de la monto Xiangshan. Tie ni trovis altanon.

 

    Kio estas la speciala aktiveco? Ĝi estas la rapida falo.

 

    Ni decidis tie ĝui la rapidan falon. Por tio mia amiko speciale invitis sian amikon, kiu militservis en sekreta taĉmento. Fakte la militservo por la koreaj viroj estas devo. Ankaŭ mi militservis ĉ. du kaj duonan jarojn kiel ŝoforo. Do mi militservis sed preskaŭ ne spertis malfacilan kaj altnivelan milittrejnadon. Kompreneble mi ne spertis tian aferon kia estas la rapida falo.

 

    Unue, la amiko speciale invitita por la aktiveco 'rapida falo', klarigis al ni la manieron, atentendajn punktojn kaj mem montris modelan falon. Kelkaj amikoj laŭvole spertis la rapidan falon kaj multaj ĉinoj proponis al mi, unu sola eksterlanda amiko en la grupo, provi tion sed mi timis kaj ne kuraĝis provi. Pasis preskaŭ unu horo post la ekludo de la rapida falo. Kelkaj amikoj, eĉ virinoj, jam du aŭ tri fojojn ĝuis la ludon kaj mi ne povis plu nei ilian proponon.

 


Rapida falo
 

    Fine mi staris sur la loko por la rapida falo. Amikoj helpis min preni ilojn por la rapida falo. Rememorante la atentendajn parolojn de la gvidanto kaj pozojn de tiuj kiuj spertis la falon pli frue ol mi, mi momente en- kaj elspiregis. Grandega elstreĉiĝo sufokega trafis min. Paŝon post paŝo mi malsupreniris. Mi saltis de la altano je ĉ. 10 metroj alta de la fundo kaj restis en aero entute 20 sekundojn kun la korpo ligita al la altano nur per unu ŝnuro. Dum tiu mallonga momento mia kapo ĉesis funkcii. Aplaŭdoj kaj huraoj pikis miajn orelojn kaj mi subite trovis min sekure staranta sur grundo.

 

    Ĝis la venonta fojo...

 

    Kiam mi duafoje provis la rapidan falon, mi povis percepti la falon kaj sentis, ke mi kvazaŭ malsupreniras ŝtuparon en aero. Post pli ol 2-hora ludado, ni denove montgripadis unu horon. Sed la malhela ĉielo malfaciligis pluan iradon kaj ni vole novole devis rezigni tion. Malsuprenirante ni spektis belajn arbojn diversajn en la Pekina Botanika Ĝardeno. Precipe unu ginkoarbo havis 4 trunkojn.

 


Antaŭ la 4-trunka ginko-arbo
 

    Antaŭ ol adiaŭi, por vespermanĝo ni kune manĝis mugilon servitan en bolanta vazo kun pekina grenbrando en restoracio najbare de la Pekina Botanika Ĝardeno. Tiel kun ĉinaj geamikoj en Pekino mi ĝuis montgrimpadon kun aliaj gusto kaj etoso ol tiuj en Koreio.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments