El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvina-generacia interreto aplikebla plej frue en 2020

| 2016-11-24
Bookmark and Share

 

    Laŭ plano de la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio de Ĉinio, la antaŭeniga grupo IMT-2020 kaj la tri telekomunikaj kompanioj, Ĉinio komencos la duaperiodan teston de la kvina-generacia interreto en 2017, finos la teston en la fino de 2017 kaj faros grandskalan ret-kupliĝon en 2018. Post publikigo de oficialaj normoj pri la kvina-generacia interreto, Ĉinio komencos konstruadon de la kvina-generacia interreto en 2019. La komerca apliko realiĝos plej frue en 2020.

 

    Pli frue Ĉinio jam ellaboris vojmapon de la kvina-generacia interreto por komerca apliko. Interalie, la bazaj esploroj kaj provoj okazas inter 2016 kaj 2018 en tri etapoj: eksperimento de ŝlosila tekniko kaj elmontroj de teknika projekto kaj sistemo. La tri telekomunikaj kompanioj kaj firmaoj de telekomunikaj ekipaĵoj kondukos diversajn provojn. La konstruado de la kvina-generacia interreto estos same kiel tiu de la kvara-generacia interreto, kun totala investo de pli ol 500 miliardoj da juanoj.

 

    Krome, la unua versio de normoj de la kvina-generacia interreto estos publikigita per internacia kunlaboro en 2018, kaj tio metos bazon por komerca aplikado de la kvina-generacia interreto en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments