El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

APEK-konferenco en Limo: libera komerco en Azio-Pacifiko servu al ordinaraj homoj

| 2016-11-24
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    En la areno de internacia politiko kaj ekonomio ne mankas surprizoj. En 2011 oni anoncis, ke Ĉinio superis Japanion kaj fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo post Usono. La impeto de la lando ankoraŭ daŭras kaj tio en si mem ne estas surprizo, sed ĝiaj sekvoj foje estas super nia antaŭvida kapablo. Pro tio multaj el ni estis surprizitaj, kiam en 2015 Ĉinio anoncis la fondon de la Azia Infrastruktura Investo-Banko kaj tiom multe da gravaj landoj hastis sin anonci por akiri membrecon en la nova organizaĵo. Inter la gravaj landoj ne anoncis sin nur Usono kaj Japanio. Ni tiel trafis unu plian pruvon pri la potenciĝo de Ĉinio.

 

    Nun do Ĉinio fariĝas sufiĉe potenca kaj konsekvence kapabla proponi alternativon al la reganta politika aŭ ekonomia ordo internacia, kiun ĝis nun regadis Usono sola depost la fino de la malvarma milito. La ekzisto de nova grandpotenco kia estas Ĉinio kaj ĝiaj proponoj povus ŝanĝi la mondon aliemaniere ol ĝis nun.

 

    TPP fiaskonta

 

    La ĵusa 24-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Limo, Peruo, okazis tuj post alia surprizo, en alia lando: Usono. Temas pri elektiĝo de Donald Trump kiel la sekvanta prezidento de Usono. Se li restos fidela al siaj promesoj faritaj dum la kampanjo por prezidenteco, la sinteno de Usono en politiko kaj ekonomio povos draste ŝanĝiĝi. Dum la kampanjo li i.a. eksplicite esprimis sian kontraŭstaron al la interkonsento de la Trans-Pacifika Partnereco (TPP), per kiu la ĝisnuna usona registaro volis gvidi la procezon de ekonomia integriĝo en la Azi-Pacifika Regiono.

 


Prezidanto Xi Jinping en Limo
 


Donald Trump
 

    Brunejo, Ĉilio, Novzelando kaj Singapuro estas la originaj membro-landoj de tiu ĉi interkonsento, kaj fine ankaŭ aliĝis al ili Aŭstralio, Japanio, Kanado, Malajzio, Meksiko, Peruo, Usono kaj Vjetnamio. Tiuj 12 landoj subskribis la interkonsenton en la 4-a de februaro 2016 en Auckland, Novzelando, kaj oni estis atendanta ĝian ratifikadon fare de la parlamentoj de la respektivaj landoj. Sed nun fariĝis klare, ke Usono forfaros el la interkonsento ĉar Trump rekonfirmis, ke li decidos tion en sia unua tago kiel prezidento. Jam pro tio Vjetnamio anoncis, ke ĝi ĉesigas la proceduron de la ratifikado. La kolapso de TPP ŝajne estas ne evitebla.

 

    Kial multaj kontraŭstaris al TPP?

 

    En ĉiuj membro-landoj de la interkonsento situantaj ĉirkaŭ la Pacifika Oceano okazis multaj manifestacioj kontraŭ TPP, ĉar ne malgranda nombro da homoj timis, ke la interkonsento povus malutili al ordinaraj homoj.

 


En la 3-a de februaro 2016, antaŭ la Blanka Domo en Vaŝingtono kontraŭ-TPP-aj aktivuloj montras sloganon: "TPP=Perfido".
 


Joseph E. Stiglitz
 

    Tian opinion subtenas ekzemple Joseph E. Stiglitz, usona ekonomikisto kaj la laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko de la jaro 2001. Stiglitz opinias, ke TPP povus esti la plej malbona traktato pri internacia komerco iam ajn verkita, ĉar ĝi ne antaŭenigas la interesojn de ordinaraj civitanoj, sed nur tiujn de grandaj kompanioj, kaj ke ĝi povus malgrandigi la rajtojn de laborantoj. Laŭ Stiglitz la plej malbona parto de TPP estas tiuj klaŭzoj, kiuj ebligas al grandaj transnaciaj kompanioj procesi kontraŭ registaroj, tiel ke la unuaj sukcesos interveni en la aktivecojn de registaroj reguligi komercon aŭ realigi ekonomion kun malpli granda karbon-ellaso.

 

    Libera komerco servu ne nur al transnaciaj kompanioj

 

    En Limo ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la neceson konstrui la Liberkomercan Zonon de Azio-Pacifiko kiel strategia elekto koncerne al la longperioda prospero de tiu ĉi regiono. La konstruado de tiu ĉi zono estas celo en iom longa perspektivo, kaj TPP estis la vojo al tiu celo, kiun elektis la ĝisnuna usona registaro kaj tiuj de la aliaj landoj, kiuj subskribis la koncernan interkonsenton. Do necesos ellabori alternativon al la fiaskonta TPP. Ĉinio certe ludos ne malgravan rolon en la ellaborado de nova plano, kaj kiel ajn favora al protektismo montriĝos prezidento Trump, li ne povos neglekti la opinion de tiu ĉi lando.

 

    Espereble Ĉinio uzos sian grandiĝantan influon ankaŭ por la bono de ordinaraj homoj en la reigono de Azio kaj Pacifiko, kaj ne permesos, ke je la preteksto de libera komerco nur transnaciaj kompanioj prosperu je la malprofito de ordinaraj homoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments