La plilongigita parto de la nacia ŝoseo 76 de Kamboĝo estis lanĉita al la trafiko

| 2016-11-23
Bookmark and Share

 

    La 21-an de novembro okazis en la provinco Ratanakiri de Kamboĝo la inaŭguro de la plilongigita parto de la nacia ŝoseo 76 de la lando, kies konstruadon ebligis prefera prunto provizita de la ĉina registaro kaj kiun konstruis ĉina kompanio. Hun Sen, ĉefministro de Kamboĝo, kaj Xiong Bo, ĉina ambasadoro en Kamboĝo, ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.

 

    En sia parolado Hun Sen multe laŭdis la diplomatian politikon de Ĉinio kun la najbaroj kaj rimarkigis, ke "la Zono kaj Vojo" havigas al Kamboĝo grandan helpon por la konstruo de infrastrukturo, ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj forigo de malriĉeco en Kamboĝo. Li aldonis, ke la ŝoseo 76 kaj ĝia plilongigita parto plibonigis la situacion de la trafiko en la nordorienta regiono de Kamboĝo kaj disponigas favorajn kondiĉojn por la konektado kun najbaraj landoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments