El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉilio kaj Ĉinio, pli kaj pli intimaj amikoj

| 2016-11-22
Bookmark and Share

    La du "unuaj" kaj tri "plej grandaj"

 


Strato de Ĉilio
 

    Ĉilio estas la unua sudamerika lando kiu estigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Ekde decembro 1970, la negocado inter ambaŭ flankoj glate disvolviĝas. En 2005, Ĉilio fariĝis la unua sudamerika lando kiu subskribis kun Ĉinio liberkomercan interkonsenton. Nun Ĉinio estas la plej grandaj negoca partnero, eksporta celo kaj importa fonto de Ĉilio.

 

    Diverseca negocado

 


Reklamo pri ĉilia vino
 

    Depost la praktikado de la interkonsento riĉiĝas la negocado inter la du landoj, pli da ĉinaj bonkvalitaj produktaĵoj eniris en Ĉilion. Dume, ĉilia vino furoras en Ĉinio kaj preskaŭ ĉiom da importitaj blubero kaj ĉerizo kaj duono de la importitaj pomo kaj vinbero, venis el Ĉilio al Ĉinio. Nun Ĉilio kaj Ĉinio faras traktadon por ampleksigi la liberkomercon.

 

    Alia grava punkto de ambaŭflanka kunlaboro estas en la financa kampo. En junio de la kuranta jaro malfermiĝis la unua sudamerika branĉo de Ĉina Konstrua Banko. Tio estas la unua banko kalkulanta per ĉina juano en Latinameriko. Ĝi situas en Ĉilio, sed la funkcioj disradias tra la tuta Latinameriko.

 

    Kulturaj interŝanĝoj

 


En la eksponejo de "La Malpermesita Urbo -- Ĉina Imperio"
 

En la eksponejo de "La Malpermesita Urbo -- Ĉina Imperio"
 

    Brilas ankaŭ la kulturaj interŝanĝoj. Kadre de la "Ĉina Jaro en Ĉilio" en 2015 kaj de la "Jaro por Kultura Interŝanĝo inter Ĉinio kaj Latinameriko" en 2016, daŭras altnivelaj programoj en la du landoj, ekz., la eksponado "La Malpermesita Urbo -- Ĉina Imperio" okazanta de la 3-a de septembro ĝis la 27-a de novembro en la Kultura Centro de la palaco La Moneda estas la dua plej granda ĉina ekspozicio, post la eksponado pri argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj de Qin-dinastio okazinta en la sama centro en 2009. Ĉio tio funkcias kiel motoro por antaŭenpuŝi la kunlaboradon inter Ĉilio kaj Ĉinio.

 

    Ĉi-flankaj fakuloj diras, ke la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Ĉilio plie disvolvigos la ambaŭflankajn rilatojn. La du landoj devas kapti la ŝancon okazigi pli multe da kunagoj en la kampoj de energio, urbanizo, teknika modernigo al industrio kaj agrikulturo, manĝaĵa produktado, mar-naviga linio kaj aliaj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments