El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping faris paroladon en la 24-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK okazinta en Limo

| 2016-11-21
Bookmark and Share


Xi Jinping ĉeestas la 24-an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de APEK.
 

    La 20-an de novembro en Limo de Peruo okazis la 24-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kun la temo "Altkvalita Kreskado kaj Homara Disvolvado". Dum la konferenco gvidantoj el diversaj ekonomiaj entoj profunde interŝanĝis opiniojn pri "defioj alfrontataj de liberkomerco kaj investado en la nuna tutgloba situacio", "grena sekureco, adaptiĝo al klimata ŝanĝo kaj gajno de akvoresursoj", "kunfandiĝo de Azi-Pacifiko por realigi veran kaj efikan interligon kaj interkomunikadon de la regiono" kaj aliaj temoj.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la konferencon kaj faris parolon kun la titolo "Rigardi al la estonteco, pioniradi kaj entreprenadi por akceli disvolviĝon kaj prosperon de Azi-Pacifiko". Li emfazis, ke oni devas profundigi la partnerajn rilatojn inter la landoj de la regiono Azi-Pacifiko, serĉi kungajnon per malfermo, akceli prosperon per kunfandiĝo, senĉese pioniradi kaj entreprenadi por kune krei la belan estontecon de Azi-Pacifiko.

 

    Xi Jinping emfazis ankaŭ, ke dum la 25 jaroj post sia aliĝo al APEK, Ĉinio ĉiam prenas Azi-Pacifikon kiel privilegian direkton de malfermo. Kun alproksimiĝo de la limdato de la celo, ke la evoluintaj membrolandoj realigos liberecon de komerco kaj investo antaŭ 2010, kaj la evoluantaj, antaŭ 2020, oni devas rapidigi projektadon pri kunlaboroj en la pli longa estonteco. Ĉinio volas penadi kune kun diversaj flankoj, preni disvolvadon kiel ĉeftemon, grandigi malfermon, akceli integriĝon de regiona ekonomio, interligon kaj interkomunikadon, kaj kune krei grandiozan perspektivon pri kunlaboro de Azi-Pacifiko.

 

    La konferenco publikigis la "Deklaron de la 24-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments