La kosmoŝipo Shenzhou-11 sukcese surteriĝis
Je la 14-a horo kaj 7 minutoj de la 18-a de novembro, la kosmoŝipo Shenzhou-11 sukcese surteriĝis. Astronaŭtoj Jing Haipeng kaj Chen Dong sekure revenis al la tero. Ili restis en la spacolaboratorio Tiangong-2 dum 33 tagoj, kaj starigis novan rekordon de la plej longtempa restado en la kosmospaco por la ĉinaj astronaŭtoj.
La spacolaboratorio Tiangong-2 daŭre funkcianta en la orbito efektivigos koncernajn sciencajn eksperimentojn kaj atendos la viziton de Tianzhou-1 en aprilo de 2017.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments