El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tomiichi Murayama: La rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio ne estas problemo de sentoj simple priskribebla per "ŝato" aŭ "malŝato"

| 2016-11-17
Bookmark and Share

 

    Venont-jare estos la 45-a datreveno de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. En la Internacia Akademia Forumo pri la Juĝo de la Tokia Milita Tribunalo kaj Mondpaco okazinta la 12-an de novembro en Jiaotong-Universitato de Ŝanhajo, japana eksĉefministro Tomiichi Murayama faris video-parolon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio en la nuntempo kaj la estonteco.

 

Redaktoro: Shen Xiaoning

 


La kunvenejo de la Internacia Akademia Forumo pri la Juĝo de la Tokia Milita Tribunalo kaj Mondpaco
 

    Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, mi ne povas forgesi la jaron 1995 kaj la "parolon de Murayama", kiun mi publikigis kiel tiama ĉefministro de Japanio, okaze de la 50-a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito. En ne tre malproksima pasinteco, pro la erara naci-politiko Japanio iris sur la vojon de milito kaj lanĉis agresan militon kaj kolonian regadon. Tio kaŭzis grandegan damaĝon al la popoloj de diversaj landoj en Azio, inkluzive de Ĉinio. Pri tio mi esprimis profundajn introspekton kaj kondolencon.

 

    Por la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, tre gravas la observado de Japanio al la interkonsentoj inter la du landoj. Oni ne povus paroli pri diplomatio, se mankus konfido. La "Kvar Politikaj Dokumentoj" kaj la "Kvar Principaj Komunaj Konoj" inter Ĉinio kaj Japanio ne estas simplaj politikaj dokumentoj subskribitaj en la pasinteco, sed ankaŭ tre gravaj en la nuntempo. Unu el la "Kvar Politikaj Dokumentoj" estas la "Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio" publikigita en 1972 okaze de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj la "Kvar Principaj Komunaj Konoj" estas la "Kvar Principaj Komunaj Konoj de Ĉinio kaj Japanio pri Traktado kaj Plibonigo de la Duflankaj Interrilatoj" publikigita en novembro 2014. En tiu dokumento estas klare menciite, ke Ĉinio kaj Japanio konscias la ekziston de malsamaj opinioj kaj vidpunktoj ĉe la du flankoj pri la problemo de Diaoyu-insularo. Tio estas tre grava. Ĝuste pro la atingita komuna kono, tiam ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe povis renkontiĝi kaj interparoli. Tion oni ne devas forgesi.

 

    Japana fama verkisto Haruki Murakami diris: "Mi naskiĝis post la milito, kaj mi ne havas rektan respondecon pri la milito. Tamen homoj devas havi la respondecon heredi memorojn, kaj la historio ne devas esti simple forviŝita." Tiujn vortojn mi ofte diras al japanaj junuloj. Junuloj reprezentas la estontecon de la du landoj kaj oni devas intensigi interŝanĝojn inter la dulandaj junuloj.

 

    La paco kaj disvolvo de Azio povas esti starigitaj nur surbaze de la konstante plifortigataj amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Estas neniu alia vojo. La dulandaj interrilatoj ne estas problemo de sentoj simple priskribebla per "ŝato" aŭ "malŝato", sed tiu de la racio "grava" kaj "negrava". Kiel la du grandaj landoj en Azio, Ĉinio kaj Japanio ne devas batali pro la insuloj, kaj devas kiel eble frue repaciĝi. Tio ne estas malfacila afero. Antikvulo diris: "Unu prosperas kaj la aliaj prosperas, unu malprosperas kaj la aliaj malprosperas". Mi volas, laŭ mia plejeblo, senĉese penadi kune kun ĉiuj por la paco kaj prospero de Azio kaj la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kiel kerno de prospero de Azio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments