El Popola Ĉinio>头条新闻>

Transmaraj ĉinoj donacas monon por renovigi ĉinan parkon en Ĉilio

| 2016-11-16
Bookmark and Share

 

    Laŭraporte, okaze de la Printempa Festo de Ĉinio en 2017 la ĉina parko lokita en Santiago de Ĉilio eventuale povos esti denove malfermita al la publiko. La ĉina parko estis konstruita en 1962 kaj situas en la sudorienta angulo de la Nacia Parko Bernardo O'Higgins, Santiago de Ĉilio. Pro kadukiĝo, la parko estis serioze difektita kaj ne estis malfermita al la publiko dum longa tempo.

 

 

    Dum la lastaj jaroj multfoje ripetiĝis konsultiĝoj kun la urba registaro de Santiago de Ĉilio, kaj fine estas decidite, ke la Ĉilia-Ĉina Kultura Asocio kaj la Asocio de Ĉinaj Entreprenistoj en Ĉilio kune respondecos pri la administrado kaj bontenado de la parko kunlabore kun la urba administracio. Oni krome strebos por ĝia oficiala malfermiĝo okaze de la Printempa Festo de Ĉinio en 2017.

 

    Multaj ĉinoj en Ĉilio sinsekve donacas monon por la renovigo de la ĉina parko. Ĝis la 7-a de novembro, la totala sumo de kontribuoj atingis pli ol 93,4 milionojn da pesoj (ĉirkaŭ 1,42 milionoj da juanoj).

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments