El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elektiĝo de Trump maltrankviligas klimatan konferencon

| 2016-11-16
Bookmark and Share


La 7an de novembro en Marakeŝo de Maroko, franca ministro pri ekologio kaj energio Ségolène Royal (dekstre) kaj maroka ministro pri eksterlandaj aferoj kaj prezidanto de la marakeŝa konferenco Salaheddine Mezouar (Foto de Meng Tao el la Novaĵ-Agentejo Xinhua)
 

    La elektiĝo de Donald Trump kiel la usona prezidento por la 58a mandato maltrankviligis ĉeestantojn de la klimata konferenco de UN en Marakeŝo, ĉar li ne subtenis la reagon al la tutmonda varmiĝo. Pluraj landoj reasertis sian subtenon al Ĉinio, kiu gvidas la mondan batalon kontraŭ klimata ŝanĝo.

 

    La Hispana Novaĵ-Agentejo raportis en la 13a de novembro, ke membro el la ĉina delegacio por la 22a Konferenco de Partioj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo diris al raportistoj en la koridoro de la konferencejo en la antaŭa tago, ke iu ajn agado de la usona registaro ne povas malhelpi la transiron de Ĉinio al malmultkarbona ekonomio. Li diris ankaŭ, ke la transiro estas nerezistebla movado, kaj ne ĉesos pro la nova registaro de Usono. Ne haltos ankaŭ ĉiaj klopodoj de la internacia komunumo por la traktado de klimata ŝanĝo.

 

    La raporto diras, ke la nove elektita prezidento Trump publike diris, ke la tutgloba varmiĝo estas trompo kreita de ĉinoj por gajni konkurencon. Dum la elektkampajno Trump promesis, ke Usono sin retiros el la Pariza Interkonsento, kaj la usona registaro ĉesigos ĉiujn financajn subtenojn al klimataj projektoj de UN.

 

    Por Trump kiel prezidento la sola vojo al tiu ĉi celo estas forlasi la Kadran Konvencion de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo. Usono estas unu el la partioj de la konvencio de post ĝia adoptiĝo en 1992.

 

    Patricia Espinosa, plenuma sekretario de la konvencio, diris: "Mi pensas, ke ni devas atendi kaj vidi la finan decidon de Trump kaj la agadon de la usona registaro. Ni esperas, ke ĉiuj membroŝtatoj restos en la Pariza Interkonsento, ĉar ĝi estas ĝenerale akceptita kontrakto."

 

    Salaheddine Mezouar el la maroka delegacio diris: "La Pariza Interkonsento ne perdos validecon, ĉar se unu partio retiriĝus, la ceteraj ankoraŭ restas por certigi la efektivigon de la interkonsento. Ni kredas, ke ankaŭ la usonaj civitanoj aprobos reagon al la plej granda demando alfrontata de la homaro."

 

    Plejmultaj partoprenantoj, inkluzive de la rusa delegacio, emfazis, ke la elektiĝo de Trump fortigas ilian rezolutecon en la batalo kontraŭ klimata ŝanĝo, kaj la batalo havas neniun rilaton al la mastro de la Blanka Domo en la venontaj kvar jaroj.

 

    La raporto diras ankaŭ, ke estas ankoraŭ nekonate, kiu gvidos la procezon de la transiro al malmultkarbona ekonomio. Tamen estis Usono, kiu respondecis pri tio en la pasintaj kelkaj jaroj.

 

    Teresa Ribera, direktoro de la Instituto por Daŭripova Disvolvado kaj Internaciaj Rilatoj en Francio, diris, ke Ĉinio estas la plej probabla kandidato, ĉar ĝi faris pli grandajn penojn en ekonomia kaj industria disvolviĝo por batali kontraŭ klimata ŝanĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments