Dekmil denove en Pekino
Kial denove
Je la 14-a kaj duono de la 22-a de aŭgusto 2016, mi atingis la urbon Pekino, sed ĉi foje ne kiel studento sed kiel laboranto. Same kiel mia unua vizito, ĉina amiko akceptis min ĉe la Pekina Ĉefurba Flughaveno Internacia, tamen malsame kiel mia unua vizito, mi salutis lin ĉine.
(kun studentinoj de la univ. ChoSun ĉe mia studejo)
Pekino jam estas tre bone konata urbo same kiel mia hejmurbo de Sud-Koreio por mi, ĉar mi studis pli ol 10 jarojn en Pekino.
Kiam mi unua foje atingis la urbon, en la 4-a de julio 1992, tiam mi ne povis paroli ĉinan lingvon eĉ unu vorton. sen esperanto, mi nenion povis fari, sed dank' al pekinaj esperantistoj, miaj unua vivo kaj 10 jara studado en Pekino stabile kaj pacience povis atingi la finalon.
Post la fino de la studado en Pekino, reirinte al Sud-Koreio mi instruis studentojn pri ĉina politiko en la 2 universitatoj de mia hejmurbo GŭangĴu pli ol 10 jarojn . En korea proverbo estas la jena frazo: 10 jaroj eĉ ŝanĝigas montojn kaj riverojn. Jes longa tempo pasis kaj miaj sidvangoj denove plendis pri enuiĝo al mi. Jes vere miaj korpo kaj menso ambaŭ estis elstreĉiĝitaj pro la montego da taskoj rutinaj. Necesas ripozi por revigligi mian vivon por futuraj 10 jaroj. Kiel? Kie?
Pekino allogas min
(pekinaj esperantistoj)
Mi traserĉis miajn pasintajn memoraĵojn ĉe mia cerbo kaj trovis el ĝi 3 kernajn vortojn: Esperanto, liberplena vivo kaj ŝafaĵo. Tuj aperis en mia kapo la urbo Pekino, ĉar en tie mi havas multajn esperantistojn. Precipe ŝafaĵo, kion ĉiuj anguloj de Pekino povas trovi sed kontraŭe tre malfacile trovebla en mia hejmurbo, vere allogas min.
(ŝafaĵo kun biero)
Per kio mi vivtenu min en Pekino? Instrui studentojn en Pekino? Ne. Jam pli ol 10 jarojn en Sud-Koreio mi instruis kaj ĝi ne plu allogis min, eĉ enuigis min. Gajni monon laborante por iu kompanio? Ne tro da mono sed ankaŭ ne manko de mono, tio estas mia ekonomia principo.
Do kion? Kiam mi unue aŭdis, ke EPĈ serĉas eksterlandan esperantiston por kunlabori, tiam mi iom dubis, ke ĉu mi estas kompetenta aŭ ne, ĉar mi neniam kalkulis Esperanton kiel mian vivtenan ilon kvankam mi tre ŝatas ĝin. Esperanton mi eklernis dum la universitata vivo. Ĝi donis al mi multajn helpojn, tamen mi nur individue uzis ĝin kaj neniam havis spertojn grupe kunlabori per la lingvo.
El Popola Ĉinio
En multaj tagoj mi ripetadis demandojn, ĉu mi kapablas, kompetentas kaj ĉu miaj laboroj estos kontentaj por mi kaj por EPĈ? Hodiaŭ sidante sur la seĝo de EPĈ mi rakontas por vi mian vivon en Pekino.
(en la oficejo de EPĈ)
Jen, jam komenciĝis mia nova vivo en Pekino. De tempo al tempo mi legas la librojn esperantajn, kiujn mi aĉetis antaŭ longe kaj pro mia maldiligenteco ankoraŭ ne legis ĝis nun aŭ fremdlandaj esperantistoj donacis al mi, semajnfine mi promenas en hutong-oj (tradiciaj mallarĝaj stratetoj en Pekino kun senetaĝaj konstruaĵoj) serĉante bongustajn ŝafaĵojn...
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat