Jackie Chan ricevis la honoran premion de la film-akademio
La 12-an de novembro la estraro de la Akademio de Filmo-artoj kaj -Sciencoj premiis jenajn personojn per la honora premio de la akademio: Jackie Chan, ĉina filmo-stelo, Anne V. Coates, angla filmo-muntistino en la aĝo de 90 jaroj, Lynn Stalmaster, usona reĝisoro pri aktor-elektado en la aĝo de 88 jaroj, kaj Frederick Wiseman, usona filmo-reĝisoro de dokumentaj filmoj en la aĝo de 86 jaroj. La premio estas donata por rekoni elstarajn kontribuojn al la arto de filmo-produktado. Jackie Chan estas la unua ĉino, kiu ricevis la premion.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments