El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel Ĉinio antaŭenigas tutmondan reagon de klimata ŝanĝo?

| 2016-11-09
Bookmark and Share

 

    La 7an de novembro en la maroka urbo Marrakech malfermiĝis la 22a Konferenco de Partioj de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo. Tio estas la unua ĉi-rilata kunveno de UN post validiĝo de la Pariza Interkonsento. Oni esperas, ke ĝi fariĝos kunveno por efektivigo de agadoj kaj liveros motoron por komuna regado de klimata ŝanĝo.

 

    Dum la pasintaj 11 monatoj la Pariza Interkonsento mejloŝtona spertis la procezon de atingo, subskribo kaj formala validiĝo. La progreso estis pli rapida ol antaŭvidite. Ĝi fariĝis unu el la plej rapide ratifitaj internaciaj traktatoj, kio montras bonan tendencon de la komuna reago de ĉiuj landoj al klimata ŝanĝo. Dum la procezo Ĉinio faris pozitivan kontribuon, ludis ŝlosilan rolon kaj estis motoro de la tutmonda regado al klimata ŝanĝo en la nova fazo.

 

    Antaŭ la Pariza Konferenco pri Klimata Ŝanĝo, evoluintaj kaj evoluantaj landoj multe diskutis pri distingo de respondeco. Gvidantoj de Ĉinio kaj aliaj landoj intense interkonsiliĝis por trovi la plej decan solvon. Fine Ĉinio publikigis komunajn deklarojn pri reago al klimata ŝanĝo respektive kun Usono, Francio, Barato, Brazilo kaj aliaj ĉefaj ekonomioj, kaj tio metis bazon por la atingo de la Pariza Interkonsento.

 

    Dum la Pariza Konferenco ĉina gvidanto faris kvar-punktan proponon, kiu estis bazita sur la nuna situacio kaj alfrontas la estontecon, montris principon kaj flekseblon, indikis realan vojon kaj longdaŭran planon, kaj ricevis vastan konsenton. Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon diris, ke Ĉinio faris historian kontribuon por atingo de la Pariza Interkonsento kaj sukceso de la Pariza Konferenco.

 

    Post la Pariza Konferenco Ĉinio agis kiel ekzemplo. Ĝi subskribis la Parizan Interkonsenton en la 22a de aprilo, la unua tago por la subskribo. Antaŭ la Pintkunveno de G20 en Hangzhou Ĉinio ratifis la interkonsenton, eligante pozitivan signalon por ĝia validiĝo en frua dato. Pro la klopodo de Ĉinio kiel prezidanto-lando de G20, la bloko unuafoje publikigis la deklaron de prezidanto pri klimata ŝanĝo. Per siaj saĝo, sincereco kaj respondeco, Ĉinio plu antaŭenigas la mondan intertraktadon pri klimata ŝanĝo.

 

    Krome, la ĉina registaro serioze plenumas ankaŭ politikan promeson de sud-suda kunlaboro en la kampo de klimata ŝanĝo, subtenas evoluantajn, precipe la malplej evoluintajn landojn, enlandajn evoluantajn landojn kaj malgrandajn evoluantajn insullandojn en la reago al klimata ŝanĝo. Ĉinio anoncis starigon de fonduso por sud-suda kunlaboro reage al klimata ŝanĝo kun la sumo de 20 miliardoj da juanoj, komencis establon de dek malmult-karbonaj ekzemplaj zonoj en evoluantaj landoj, cent programojn por mildigo de kaj adaptiĝo al klimata ŝanĝo kaj mil kunlaborajn programojn pri ĉi-rilata trejnado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments