Prezentado de ĉinaj silkvestaĵoj en Sidnejo
La 5-an de novembro okazis prezentado de ĉinaj silkvestaĵoj kun la temo "Tradicia vestaĵo renkontas modon" en la strato Pitt en centro de la urbo Sidnejo. Multaj homoj el moda kaj distra rondoj de Aŭstralio kaj lokanoj svarmis al la strato por rigardi la prezentadon kun ĉinaj tradiciaj kulturaj elementoj, nome la "Ĉina Ruĝo", "Inko" kaj "Blua kaj Blanka Porcelano" kaj aliaj. Tiele ĝi montris la karakterojn de kostumoj etera, mola kaj eleganta, kaj samtempe elmontris la kulturon de Ĉinio per ĝiaj pentrarto, pejzaĝo, manpentrado kaj brodado, diskonigante fonton de la ĉina kulturo.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat