Malfermita la 16-a Okcidenta Ĉina Internacia Foiro
La 3-an de novembro, la 16-a Okcidenta Ĉina Internacia Foiro estis malfermita en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, Ĉinio.
La ĉi-foja foiro, kun la temo "Ŝancoj de la Mondo en Okcidenta Ĉinio" kaj kun Germanio kiel honora gasto, enfokusigas precipe reformon, novigon kaj konstruon de "La Zono kaj Vojo", montrante elementojn de "La Zono kaj Vojo" kun espero senĉese grandigi influon kaj altiron tra aranĝo de forumoj, organizo de aktivadoj, montro de ekspozicioj kaj invitado de gastoj. La foirejo kovras areon de ĉirkaŭ 200,000 kvadrataj metroj. La ĉi-jaran foiron ĉeestas gastoj el 91 landoj kaj regionoj, en la ekspozicio partoprenas pli ol 9,000 fame konataj entreprenoj el diversaj lokoj de la mondo kaj pli ol 60,000 ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenistoj kaj gastoj, el kiuj pli ol 20,000 estas la fremdlandaj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat