El Popola Ĉinio>头条新闻>

John Forbes Kerry: la elektado de usona prezidento malhonoris Usonon

| 2016-11-03
Bookmark and Share


John Forbes Kerry (maldekstre) kaj Sadiq Aman Khan dum renkontiĝo kun britaj lernantoj (Foto el la brita novaĵ-agentejo Reuters)
 

    Laŭ informo el la retejo de la brita ĵurnalo Daily Mail, usona ŝtata sekretario John Forbes Kerry diris la 31-an de oktobro, ke la elektado de usona prezidento inter la kandidatoj Hillary Clinton kaj Donald Trump malhonoris Usonon sur la internacia scenejo.

 

    La 31-an de oktobro Kerry ĉeestis kunvenojn pri gravaj internaciaj aferoj okazintajn en Londono. Tiu-tage li kaj londona urbestro Sadiq Aman Khan kune renkontiĝis kun britaj lernantoj. Demandita pri la influo de la ĉi-foja elektado de usona prezidento al la rilatoj inter Usono kaj la internacia komunumo, Kerry respondis: "La ĉi-jara elektado difektis la figuron de Usono en la internacia komunumo kaj kelkfoje faligis ĝin en embaraso." Laŭ li, la elektado iafoje eĉ superis normalan kategorion. Li diris: "Neimageblas, ke debatoj de elektado de usona prezidento ne atentas realajn problemojn."

 

    Parolante pri la ĝeno de la ĉi-jara elektado al lia laboro, Kerry diris: "Kiam mi interparolis kun fremdlandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj, prezidento aŭ ĉefministro kaj diris: 'mi elkore esperas, ke via lando paŝos al demokratio', ili fiksis al mi sian rigardon... Ili estis tre ĝentilaj, tamen mi povis senti ilian dubon el iliaj okuloj, mensoj kaj vizaĝoj. Tio vere estas granda malfacilaĵo por mi."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments