El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekveturis ĉina ekspedicio al Antarkto

| 2016-11-03
Bookmark and Share

 

    Matene de la 2a de novembro la 33a scienca ekspedicio de Ĉinio ekveturis el Ŝanhajo al Antarkto per la ŝipo Neĝdrako (Xuelong). Ili efektivigos la planon vojaĝi ĉirkaŭ Antarkto kaj faros kombinan esploron maran, teran kaj aeran.

 

    La ekspedicio el 256 membroj estas gvidata de Sun Bo, vicdirektoro de Polusa Esplorinstituto de Ĉinio. Laŭ la plano ili deŝarĝos objektojn ĉe la stacioj Zhongshan kaj Kunlun kaj vojaĝos maldekstrumen al okcidenta Antarkto. Fininte esploron en la suda oceano ĉe la Antarkta Duoninsulo kaj laboron ĉe la stacio Changcheng, ili veturos al Ĉilio por sin provianti en la mezo de januaro 2017. Poste ili laboros ĉe Ross-Maro kaj revenos al la stacio Zhongshan. Post la fino de ĉiuj planitaj taskoj, ili forlasos la stacion Zhongshan, kaj atingos Ŝanhajon en la 11a de la venonta aprilo. La ekspedicio veturos entute 31 mil marmejlojn dum 161 tagoj.

 

    Sun diris, ke la vojaĝo al Antarkto estas ekspedicio de bravuloj kaj reflektas la malmolan forton de la lando. La ŝipo Neĝdrako kunlaboros kun esplorstacioj kaj fiks-ala aviadilo, kio malfermos novan epokon de kombina esploro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments