El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina-afrika kunlaboro kontraŭ aidoso akiris pozitivan progreson

| 2016-11-03
Bookmark and Share


Peng Liyuan kaj Gertrude Hendrina
 

    La 1-an de novembro en Pekino Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, renkontiĝis kun Gertrude Hendrina, edzino de la malavia prezidento, la unua sinjorino de Afriko kaj vicprezidanto de la Federacio kontraŭ Aidoso.

 

    Peng diris, ke dank' al la senĉesa penado de la du flankoj, Ĉinio kaj Afriko akiris sukcesojn en la laboro kontraŭ aidoso kaj la duflankaj kunlaboroj en tiu kampo akiris pozitivan progreson. Ĉinio volas dividi rilatajn spertojn kun afrikaj landoj inkluzive de Malavio, intensigi komunikadon kun la unua sinjorino, Federacio kontraŭ Aidoso kaj aliaj regionaj organizoj, kaj laŭeble subteni la batalon de Afriko kontraŭ aidoso kaj ĝiajn sanigan kaj higienan aferojn.

 

    Gertrude diris, ke de post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Malavio kaj Ĉinio, la du landoj senĉese profundigis sian reciprokan politikan konfidon, intensigis kunlaborojn en infrastrukturo, ekonomio, komerco kaj konstruado de kapabloj, kaj akiris riĉajn rezultojn en kultura kaj eduka interŝanĝoj. Tio ludis gravan rolon por disvolvado de Malavio. Malavio dankas Ĉinion pro ĝiaj helpo kaj kontribuo por la higiena afero de Malavio kaj Afriko, speciale por sanigo de virinoj kaj infanoj kaj la batalo kontraŭ aidoso.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments