El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana verkisto Haruki Murakami gajnis Andersen-premion pri Literaturo

| 2016-11-02
Bookmark and Share


Haruki Murakami (meze) en ceremonio
 

    La 30an de oktobro en Odense de Danio, hejmloko de la majstro de fabelverkado Hans Christian Andersen, okazis ceremonio por la Premio Hans Christian Andersen pri Literaturo. La premion ricevis la 67-jara japana verkisto Haruki Murakami.

 

    La japana novaĵ-agentejo Kyodo raportis en la 31a de oktobro, ke Haruki Murakami prelegis en la angla lingvo en la ceremonio. Li diris, ke granda baro severe ekskludas fremdulojn, kaj homoj reskribas la historion laŭ siaj interesoj, tamen ili vundas nur sin mem".

 

    Japanaj amaskomunikiloj diris, ke Haruki Murakami ne klarigas kion signifas la baron kaj fremdulojn, tamen liaj rimarkoj eble estas alarmo pri la ekskludo de rifuĝintoj, enmigrintoj kaj aliaj fremduloj kaj la intenco reskribi la historion en Eŭropo kaj aliaj lokoj.

 

    La dana ĵurnalo Berlingske Tidende raportis, ke Haruki Murakami ricevis la monpremion de 500,000 danaj kronoj kaj la bronzan statuon "La Malbela Anasido" el la verko de Andersen.

 

    La premio estis establita en 2010 por rekoni la influon de Andersen sur mondaj verkistoj. Haruki Murakami estas la kvina gajninto. La antaŭaj inkluzivas la britan verkiston J.K. Rowling de la serio Harry Potter.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments