89 ĉinaj universitatoj eniris en la liston de la plej bonaj superaj lernejoj
La 25-an de oktobro, la revuo US News & World Report publikigis la liston de "la plej bonaj superaj lernejoj de la mondo en 2017". 89 ĉinaj universitatoj estas inkluditaj en tiu listo de 1 000 superaj lernejoj.
La ĉi-foja listo estas bazita sur la esplorado kaj analizoj de superaj lernejoj el 60 landoj en 12 kampoj, kaj estis precipe emfazita ilia kapablo en akademiaj esploroj.
El la vidpunkto de la nombro de enlistigitaj superaj lernejoj, Ĉinio estas klasifikita en la dua loko malantaŭ Usono, kaj sekvata de Britio, Germanio kaj Francio.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments