El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nobel-premiito Bob Dylan eble turneos en Ĉinio

| 2016-11-01
Bookmark and Share

 

    La 29an de oktobro la brita ĵurnalo The Daily Telegraph publikigis intervjuon de Edna Gunderson kun Bob Dylan. La usona kantverkisto diris, ke "se kondiĉoj permesus", li "absolute" volas ĉeesti la premidonan ceremonion.

 

    Konstanta sekretario de la Sveda Akademio Sara Danius deklaris, ke Dylan telefone kontaktis ŝin en la 25a de oktobro, dirante, ke li "kompreneble" volas akcepti la premion. Anonco publikigita en la retejo de la Sveda Akademio diris, ke ili interparolis 15 minutojn, kaj Dylan diris, ke li ne povis diri eĉ unu vorton pri sia gajno de la Nobel-premio pro ekscitiĝo.

 

    Tiuvespere Barry Dickins, manaĝero de Dylan por la regiono ekster Norda Ameriko, diris al la ĉina ĵurnalo China Daily, ke Dylan deziras refoje viziti Ĉinion. Li kunlaboris kun Dylan jam 25 jarojn.

 

    "Gajno de Nobel-premio estas granda honoro. Li silentis, ĉar li kutimiĝis al kvieteco kaj ne ŝatas bruadon. Li ne volas ĉasi famon", diris Dickins en telefona intervjuo.

 

    Dylan, 75-jara, turneis en Pekino kaj Ŝanhajo en aprilo 2011. Plejparto de liaj ŝatantoj estas ĉinaj muzikistoj kaj tiuj, kiuj naskiĝis en la 1970aj kaj 1980aj jaroj kaj ŝatas usonan rokenrolon kaj popolmuzikon ekde sia juneco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments