El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio helpas Zimbabvon konstrui putojn kontraŭ sekeco

| 2016-10-31
Bookmark and Share

 

    Pro la fenomeno de El Nino, Zimbabvo alfrontas la plej severan sekecon de post 1992, kaj estas serioze influitaj agrikulturo, brutobredado kaj trinkakvo.

 

    Zimbabva vicprezidento Emmerson Mnangagwa diris en la 28a de oktobro, ke la akvonivelo de ĉiuj enlandaj akvorezervejoj alproksimiĝas al aŭ restas je la historie plej malalta nivelo, kaj la lando jam komencis urĝokazan projekton kontraŭ sekeco.

 

    Nun la averaĝa akvokvanto de la rezervejoj kalkuliĝas al 42%, malpli multe ol la normala nivelo de 50%; la nivelo de subtera akvo falis ĝis 100 metroj subtere, je 20 metroj malpli alte ol en normalaj jaroj.

 

    La ĉina registaro etendis helpan manon al Zimbabvo kaj financis la konstruadon de 300 putoj por la lando. Respondeculo de la projekto Duan Chuanxiu diris, ke tiuj putoj troviĝas en diversaj lokoj de la landoj, kaj 150 el ili jam estis finkonstruitaj, kaj la ceteraj estos kompletigitaj baldaŭ, por mildigi la mankon de trinkakvo en tiu lando.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments