El Popola Ĉinio>头条新闻>

Du grandaj historiaj atingoj de Ĉinio en la kampo de homaj rajtoj

| 2016-10-31
Bookmark and Share

de Robert Lawrance Kuhn*

 


Robert Lawrance Kuhn (dokumenta foto)
 
    La plej grava parto de la homaj rajtoj estas garantio de sufiĉaj vivbezonaĵoj, ekz. manĝaĵoj kaj loĝejoj, kaj sekve venas bonfarto ekz. dungiĝo, edukiteco, kuracado kaj amuzado. En tiuj flankoj Ĉinio akiris efektivajn progresojn. Ĉinio plibonigis vivkondiĉojn de centoj da milionoj da homoj. Ĉinoj ne plu suferas de malsato nek pesto, iliaj loĝ-kondiĉoj evidente pliboniĝis kaj edukiteco altiĝis, kaj la ĉina registaro povas decideme kaj efike trakti naturajn katastrofojn.

 

    Mi opinias, ke Ĉinio akiris du grandajn historiajn atingojn en la kampo de homaj rajtoj dum la pasintaj kelkaj jaroj. La unua estas, ke la 4-a Plena Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu okazis en oktobro 2014, decidis ĉiuflanke antaŭenpuŝi laŭleĝan regadon de la lando kaj profundigi reformadon de juĝ-sistemo. Perfektigi kaj garantii laŭleĝan, sendependan kaj justan uzadon de juĝa kaj prokurora aŭtoritatoj estis enlistigita en rimedojn pri reformado. Krom tio, la Plej Supera Popola Juĝejo starigis migrantan tribunalon, esploras establigon de trans-distriktaj popolaj juĝejoj kaj popolaj prokurorejoj, kaj esploras lanĉi sistemon per kiu prokuroraj organizoj povos fari procesojn pri publikaj interesoj. Ĉio ĉi estas grava progreso de Ĉinio en justeco de juĝsistemo kaj en homaj rajtoj. La dua estas, ke ekde januaro 2015 Ĉinio ĉesis uzi organojn de mortokondamnitoj kaj memvolaj donacoj de civitanoj fariĝis la ununura fonto de kontribuo de hom-organoj.

 

    Mi esperas, ke okcidentaj landoj konfesos ĉinajn atingojn en homaj rajtoj. La senĉesa progreso de Ĉinio en homaj rajtoj profitigos ne nur Ĉinion, sed ankaŭ okcidentajn landojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

- - - - - - - - - - - - - - - - -

* La aŭtoro estas usona erudiciulo pri publikaj aferoj, komentisto pri politiko kaj ekonomio kaj strategia konsilisto de translanda korporacio.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments