El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ang Lee fariĝis la unua aziano, kiu ricevis la premion Britannia por la plej bona reĝisoro

| 2016-10-31
Bookmark and Share

 

    En la 29-a de oktobro, filmreĝisoro Ang Lee aŭ Li An ricevis la premion Britannia de la Brita Akademio pri Filma kaj Televida Artoj por la plej bona reĝisoro, kaj tiel li fariĝis la unua aziano kiu gajnis tiun premion.

 

    En la premidona ceremonio okazinta en Los-Anĝeleso en la 29-a, al Ang Lee enmanigis la premion Jake Gyllenhaal, kiu iam kunlaboris kun Lee en la produktado de la filmo Brokeback Mountain. Post finprodukto de tiu filmo ili ne havis okazon por revidiĝo dum iom da tempo. Pro tio ili brakumis unu la alian sur la scenejo, kaj tio multe kortuŝis la ĉeestantojn.

 

    Kieran Breen, prezidanto de la Los-Anĝelesa filio de la Brita Akademio pri Filma kaj Televida Artoj, rimarkigis, ke Ang Lee, unu el la plej antaŭvidemaj reĝisoroj, ne nur simple atingis multon en filmoj, sed ankaŭ elstaras en siaj aŭdaca elekto kaj pensigaj vidpunktoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments