Maldolĉa leciono pri dolĉa akvo okaze de la Nacia Tago de Ĉinio

| 2016-10-27
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    La Nacia Festo de Ĉinio, la 1-a de oktobro, estas la plej grava memortago por ĉinoj. Por festi kaj memorigi ĝin oni ferias unu semajnon. Sed por mi, fremdlandano el Sud-Koreio, tiu ĉi libertempo longa je unu semajno estis tute ne atendita lotaĵo. En mia lando la plej longaj serioj de feri-tagoj estas la Printempa Festo kaj la Aŭtunmeza Festo, kaj ili ambaŭ daŭras nur tri tagojn. Ili parenteze estas festataj laŭ la ĉina luna kalendaro kaj perfekte koincidas kun la samaj festoj en Ĉinio. Kompreneble ĉiuj laborejoj en Koreio kutime aldone donas 1 aŭ 2 feri-tagojn, tiel ke koreoj efektive povas ferii 4 aŭ 5 tagojn sinsekve.

 

    Kiel gaje ĝui unu semajnon da ferioj?

 

    Antaŭ la feri-tagoj de la Nacia Festo, kun granda espero mi planis kelkajn aferojn por fari dum tiuj tagoj: t.e. vojaĝi al la urbo Tianjin, najbara urbo de Pekino, por vidi mian esperantistan amikon, kiu loĝas tie, aŭ renkontiĝi kun alia amiko, kiu studis kun mi en la Popola Universitato de Ĉinio antaŭ pli ol 10 jaroj kaj nun profesoras en iu universitato de Pekino k.t.p. Sed ne nur okazis, ke je mia granda bedaŭro la dolĉa revo tuj fariĝis ŝaŭmo, sed eĉ atendis min ne imagebla, multe suferiga realo.

 

Afiŝo pri la riparado
 
    Sonĝo kaj revo frakasitaj

 

    Ĉirkaŭ 2 aŭ 3 tagojn antaŭ la Nacia Festo mi trovis afiŝojn algluitajn tie kaj ĉi tie en nia etaĝdomo, kiuj sciigis al la loĝantoj, ke ekde la 1-a de oktobro komenciĝos la riparado kaj ŝanĝado de ĉiuj akvotuboj. Eble tiuj afiŝoj estis jam algluitaj antaŭ pli ol 2 aŭ 3 semajnoj, sed mi, fremdlandano, tro malfrue trovis ĝin.

 

    Je la 7-a horo matene de la 1-a de oktobro la bruado de maŝinoj forpelis mian dolĉan sonĝon. La koncertado de driloj kaj marteloj atakis miajn orelojn, polveroj tiklis miajn okulojn kaj nazon. Mi povis nenien fuĝi kaj nenion povis fari, krom vole nevole aŭdadi bruadon de maŝinoj kaj de tempo al tempo malŝlosi kaj ŝlosi la pordon por la laboristoj, kiuj bezonis enveni en mian loĝejon. Ho ve!

 

    Sed eĉ pli terura afero atendis min. De la frua mateno de la 1-a de oktobro akvoprovizo estis haltigita por ŝanĝi akvotubojn. Ĉio fariĝis malebla: lavi la vizaĝon kaj vestaĵojn, brosi la dentojn, duŝi min kaj prepari kafon k.t.p. Mi kutimas brosi la dentojn 5 fojojn ĉiutage: post 3 manĝoj kaj aldone tuj post la ellitiĝo matene kaj antaŭ la enlitiĝo meznokte. Mi duŝas min 2 fojojn ĉiutage: frumatene kaj meznokte. Mi trinkas 4 aŭ 5 tasojn da kafo ĉiutage. Krome tagon post tago grandiĝis la stako de lavendaj vestaĵoj unuj sur la aliaj.

 

Ŝanĝado de akvotuboj

 

    Cerbumado

 

    Kiel forigi tiun ĉi tuberon? Mia cerbo rapide kaj vigle ekfunkciis por elkapigi solvon. Ĉu unue selekti la plej necesan aferon aŭ forlasi la malplej necesan? Mi cerbumadis kio povas manki al mi plej longe en la ĉiutaga vivo, kaj male kio ne povas manki al mi eĉ dum tre mallonga peco da tempo. Kompreneble ĉiuj ĉi "ceremonietoj" estas parto de multjara kutimo, kiu senĉese daŭris pli ol 20 jarojn, kaj estis vere malfacile decidi kion ne fari aŭ fari dum la riparado de akvotuboj.

 

    Dentbrosadon mi ne povas ne fari, ĉar 2 aŭ 3 fojojn ĉiutage mi devas manĝi, sed mi povas malpli ofte duŝi min: ekz. unu fojon en 2 tagoj. Kiel efektivigi tion? Sur reto mi serĉis saŭnon, kiu estas la plej proksima de mia loĝejo. Aldone por kiel eble eviti ŝvitadon mi decidis momente ĉesigi vesperan kuradon unuhoran.

 

    Fuĝo al la oficejo

 

    Unuajn kelkajn horojn mi restis en mia ĉambro rigardante la riparadon de la laboristoj aŭ legante librojn kaj provis neglekti la bruadon de maŝinoj. Sed mia pacienco ne daŭris longe. Subite fulme aperis en mia kapo la imago de mia oficejo, kiun preskaŭ neniu vizitos pro la ferioj nun daŭrantaj. Por ekskapi de bruego kaj polvo mi iris al la oficejo, kiu feliĉe situas proksime: sufiĉas nur 5-minuta piedirado.

 

    Do ekde la dua tago de la riparado, la oficejo fariĝis mia rifuĝejo kaj ripozejo, kvankam tio ne solvis la plej malfacilan problemon: manko de akvoprovizo. Matene mi malŝlosis la pordon de mia loĝejo por la laboristoj, kaj tuj alkuris al mia oficejo kaj tie, malsame ol en la ordinaraj labortagoj, mi povis libere ripozi aŭ legante librojn aŭ aŭskultante muzikon.

 

    Nun jam pasis 2 semajnoj, kiujn mi sukcesis iel tiel travivi sen akvoprovizo hejme. La riparado de akvotuboj jam atingis sian lastan stadion. Mi baldaŭ povos pli komforte ripozi en la loĝejo kun nove riparitaj akvotuboj.

 

Mi ĝuas teon ĉe la oficejo.

 

    La lernita leciono: kareco kaj graveco de akvo

 

    Dum la suferego kaŭzita de la riparado, mi denove konsciiĝis pri la graveco de akvo, kiun ni homoj ofte preteratentas. Kvankam la naturo senpage provizas la homaron per akvo, tamen pro la mis- kaj tro-uzo de akvo nuntempe ni, homoj, devas aĉeti ĝin pagante monon. Sed ni tro facile sukcesas havigi ĝin al ni, tiel ke ni ofte forgesas ĝian gravecon por la vivo de la homaro.

 

    Oni diras, ke facile akiritaj aferoj kiel akvo kaj aero estas la plej karaj kaj gravaj aĵoj por homoj. Tra la ĉi-foja malfacila kaj multe suferiga sperto mi denove forte sentis kaj ne nur per la kapo sed ankaŭ per la korpo lernis la karecon kaj gravecon de akvo. La lernita leciono estas jena: simpla taso da akvo sur la tablo fakte estas la plej kara aĵo en la tuta mondo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments