El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Slovakio subskribis kunlaboran interkonsenton pri La Zono kaj Vojo

| 2016-10-27
Bookmark and Share


Peter Mihok (dekstre) kaj Lü Jianzhong (maldekstre), prezidanto de la Silkvoja Ĉambro por Internacia Komerco, dum subskribo de strategia kunlabora interkonsento
 

    La 25-an de oktobro en Bratislavo, Slovakio, fermiĝis la diskoniga aktivaĵo de la Silkvoja Ĉambro por Internacia Komerco. Dum la aktivaĵo, Ĉinio kaj Slovakio subskribis strategian kunlaboran interkonsenton pri profundigo de kunlaboroj kadre de la propono pri La Zono kaj Vojo. Ĉeestantoj de la aktivaĵo opinias, ke Slovakio fariĝos grava kunlabora partnero pri La Zono kaj Vojo.

 

    Dum la aktivaĵo, la Silkvoja Ĉambro por Internacia Komerco diskonigis al la industria kaj komerca rondoj de Slovakio kelkajn projektojn pri internacia kunlaboro, inkluzive de Internacia Disvolva Fonduso de la Silka Vojo kaj Reta Silka Vojo, kaj subskribis kun la Monda Komerca Federacio strategian kunlaboran interkonsenton pri profundigo de kunlaboroj kadre de La Zono kaj Vojo.

 

    Peter Mihok, prezidanto de la Monda Komerca Federacio kaj de la Industria kaj Komerca Federacio de Slovakio, diris ke Ĉinio refunkciigas la Silkan Vojon, grava linio por ekonomio kaj komerco inter Azio kaj Eŭropo kun historio de 5 000 jaroj. Li opinias, ke la ĉi-foja aktivaĵo estas grava kunlaboro inter industria kaj komerca rondoj de Slovakio kaj la Silkvoja Ĉambro por Internacia Komerco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments