El Popola Ĉinio>头条新闻>

Perdiĝis la kontakto kun ĉina maristo sur havaja maro

| 2016-10-27
Bookmark and Share

 

    La 26an de oktobro la surtera teamo de Guo Chuan publikigis maltrankviligan novaĵon, ke ili perdis kontakton kun la 51-jara ĉina maristo Guo Chuan en Havajo. Li veladis por Defio al Ora Pacifiko. Usona serĉ-aviadilo trovis lian velŝipon, sed ne lin en la maro proksime al la loko kie la teamo perdis kontakton kun li.

 

    La 19an de oktobro Guo ekveturis de la Ponto Ora Pordego de San-Francisko per trimarano Ĉina Qingdao. Laŭplane li devus fini la vojaĝon tra la Pacifika Oceano en 20 tagoj, kaj atingi la cellokon Jinshan de Ŝanhajo.

 

    Je la 15a horo de la 25a de oktobro Guo kontaktis sian teamon per satelita telefono, ke lia vojaĝo glate iras, kaj li espereble atingos Ŝanhajon en la 5a aŭ 6a de novembro. Tamen post nelonge, la teamo malkovris laŭ spursekva aparato, ke la ŝipo malrapidiĝis en Havajo. Ili tuj klopodis por kontakti lin per satelita telefono kaj interreta komunikilo, tamen ili ricevis neniun respondon el li, dume la ŝipo situis je 900 kilometroj okcidente de Havajo. Poste ili perdis la kontakton kun li.

 

    Guo naskiĝis en januaro 1965 en Qingdao. Li kreis du mondajn rekordojn. En 2013 li veturis el Qingdao per velboato longa je 40 futoj, kaj post 138 tagoj li starigis la rekordon de unuopa senhalta velado ĉirkaŭ la mondo per 40-futa velboato. Lastjare li kondukis internacian teamon, kaj kreis la rekordon de senhalta vojaĝo tra Arkta Oceano (nordorienta itinero) per giganta trimarano.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments