El Popola Ĉinio>头条新闻>

Anticipita vivdaŭro de ĉinoj kreskos je tri jaroj antaŭ 2030

| 2016-10-27
Bookmark and Share

 

    Lastatempe la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la planon Sana Ĉinio 2030. Ĝi difinas, ke antaŭ 2030 Ĉinio iros en la vicon de altenspezaj landoj laŭ ĉefaj sannormoj, kaj la anticipita vivdaŭro de ĉinoj atingos 79 jarojn, je tri jaroj pli alta ol la nuna nivelo. La plano difinas ankaŭ la celojn de Sana Ĉinio: antaŭ 2020 estos starigita la baza sistemo de medicina servo, kaj ĉiuj ĝuos bazajn servojn medicinan kaj sportan, kaj tiel fundamente formiĝos racia sanprotekta sistemo.

 

    Laŭ la plano, ĝis 2030 la sanprotekta sistemo estos plibonigita, samtempe disvolviĝos la sanprotekta sektoro, populariĝos la sana vivstilo kaj ĉefaj sannormoj atingos la nivelon de tiuj de altenspezaj landoj. Antaŭ 2050 Ĉinio fariĝos sana lando kongrua kun moderna socialisma lando.

 

    La plano havas ankaŭ konkretajn celojn: la nuna anticipita vivdaŭro kreskos plu de 76,34 jaroj al 79 jaroj; la mortokvanto pro seriozaj aŭ kronikaj malsanoj malkreskos je 30% kompare kun tiu en 2015; la persona elspezo por sano malkreskos de 29,3% al ĉ. 25%.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments