El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruota la nova Muzeo de Imperiestra Palaco

| 2016-10-26
Bookmark and Share

 

    La 23an de oktobro en Hangzhou malfermiĝis la Internacia Saĝ-Turisma Konferenco. Shan Jixiang, kuratoro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco, diris ke nur malpli ol 10% da trezoroj de la muzeo estas eksponataj ĉiujare, kaj la nova muzeo estos konstruita en norda Pekino, por ke pli da kolektaĵoj montriĝu al la publiko.

 

    Li diris, ke la nova muzeo situos en turisma zono je 25 kilometroj fore de la nuna. Sude de ĝi estas Ronda Brila Ĝardeno kaj norde -- Badaling-sekcio de la Granda Muro kaj la Dek Tri Tomboj de ming-dinastiaj imperiestroj. Espereble, ke ĝi fariĝos muzeo en parko.

 

    La konstruado de la unuafaza projekto sur la spaco de 125 miloj da kvadrataj metroj povos riveli grandan nombron da trezoroj. Samtempe pli da antikvaj objektoj estos restaŭritaj.

 

    La muzeo malfermos sin pli vaste al la publiko. La malfermita spaco okupas 76% nun, kaj atingos 80% en 2020 kaj 85% en 2025 laŭ la plano.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments